Sudetgermanoj

Sudetgermanoj estas nomataj tiu parto de la germana gento, kiu loĝis en Sudetoj, nome en la regiono de la Sudeta montaro, kaj pli speciale en la limzonoj de la nuna Ĉeĥio, ĝis 1945 kaj 1946, kiam ili estis preskaŭ ĉiuj elpelitaj el siaj loĝregionoj.

Ilia loĝregiono, Sudetoj, havas ĉefe du signifojn: 1. la montaraj regionoj en la limzonoj inter Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando, ĉefe en Ĉeĥio, sed kun partoj ankaŭ en Pollando kaj Germanio; 2. – ankaŭ nomata Sudetlando – tiu parto de nuntempa Ĉeĥio kiu estis priloĝata de germanoj – ankaŭ nomataj sudetgermanoj, ĝis la fino de la dua mondmilito. Tiu germana loĝantaro konsistigis proksimume trionon de la tuta loĝantaro de Ĉeĥio.

En la sekvo temas pri la regiono 2 kaj pri ties loĝantaro.

Loĝregionoj de la sudetgermanoj (stato: 1930-aj jaroj de la 20-a jarcento)

. . . Sudetgermanoj . . .

La loĝantaro en la jaroj de 1910 ĝis 1945 ŝancelis inter 3,2 kaj 3,3 milionoj da homoj. La antaŭuloj de la sudetgermanoj supozeble eniris, ĉefe en la 12-a kaj 13-a jarcento, dum la germana orienta setlado, el Bavario, Frankonio, supra Saksio kaj Aŭstrio en la preskaŭ senhomajn regionojn de Bohemio kaj Moravio ene de la Sankta Romia Regno (de germana nacio). Ili pro tio distingiĝas laŭ dialekto, deveno kaj regiona kulturo disde la najbaraj bavaroj, frankonoj, supraj saksoj (turingoj) kaj silezianoj. Ili parolis nordbavarajn, ankaŭ de la frankona dialekto influitajn lokajn dialektojn en la nordokcidenta Egerlando, sileziajn lokajn dialektojn en norda Moravio kaj bavarajn lokajn dialektojn en la sudo kaj sudokcidento de la lando. En Sudetio – aŭ Sudetlando – ili estis la absoluta plimulto (pli ol 90 elcentoj), dum ilia proporcio en la bohemaj landoj de Aŭstrio-Hungrio, la regiono de la nuna Ĉeĥio, laŭ popolnombradoj de 1910, 1921, 1930 kaj 1939 estis nur proksimume triono kun iomete falanta tendenco.

La diversaj sudetgermanaj dialektoj disdivideblas en kvin dialektregionoj:

  • mezbavara (Sud-Moravio, suba kaj meza Bohemia Arbaro, Schönhengstgau, la lingvaj insuloj de Budvejso (germ. Budweis), Wischau, Brünn (ĉeĥe: Brno) kaj Olmütz (ĉeĥe: Olomouc).
  • nordbavara aŭ supra-palatinata (Okcidenta Bohemio, lingva insulo de Iglau).
  • orientfrankona (plej malgranda lingva regiono; de nordokcidenta Bohemio tra Ercmontaro ĝis la regiono de Bambergo kaj estas reprezentata ankaŭ en Schönhengstgau kaj en la meza Nordbohemio).
  • silezia (Orienta Bohemio, norda Moravio).
  • turingia-suprasaksa dialektgrupo (Norda Bohemio kaj kiel miksista dialekto kun la nordbavara en la lingva insulo Iglau).

La dialektoj de la sudetgermanaj regionoj estas leksikografie priskribataj en la Sudetgermana Vortaro (“Sudetendeutsches Wörterbuch”). La lingvan geografion priskribas la Atlado de la historiaj germanaj dialektoj sur la teritorio de Ĉeĥio (“Atlas der historischen deutschen Mundarten auf dem Gebiet der Tschechischen Republik”).

La Sudetoj: la ĉefkreto de la Gigantmontaro kun vido al la Schneekoppe (aerfoto el proks. 1000 futoj da alteco)

La nomo “sudetgermanoj”, en la Egerlanda dialekto Suaderer, kiel anstataŭaĵo de la pli malnova memnomaĵo “bohemgermanoj” aperis nur post la unua mondmilito, post kiam la lando estis apartenigita al la nova Ĉeĥoslovakio; ĝi baziĝas sur la ja pejorative intencata „Sudetští Nĕmci” (sudetgermanoj) de ĉeĥoj por la germana popolparto, kiun uzis kaj disvastigis ĉeĥaj naciistoj, ĉefe la junĉeĥoj, ekde la 19-a jarcento.

La nomo “sudetgermanoj” estas derivita de la montaro Sudetoj, kiu etendiĝas en la nordo de Bohemio, Moravio kaj sudeta Silezio sur 330 km da longeco. La nomo “sudetgermanoj” estis uzata jam en la 19-a jarcento kaj trudiĝis komence de la 20-a jarcento, ĉefe ekde 1919, kiel komuna termino por la pli ol tri milionoj da germanoj en la bohemaj landoj.

Multaj “sudetgermanoj” kiel ekz-e Peter Glotz (kun germana patro kaj ĉeĥa patrino) preferas nomi sian “germanbohemoj” (Čeští Nĕmci), kio estas precipe en Aŭstrio de ĉiam la preferata nomo; tie oni kelkfoje parolas ankaŭ pri germanaj “Randlböhmen”: margenbohemoj.

. . . Sudetgermanoj . . .

This article is issued from web site Wikipedia. The original article may be a bit shortened or modified. Some links may have been modified. The text is licensed under “Creative Commons – Attribution – Sharealike” [1] and some of the text can also be licensed under the terms of the “GNU Free Documentation License” [2]. Additional terms may apply for the media files. By using this site, you agree to our Legal pages . Web links: [1] [2]

. . . Sudetgermanoj . . .

Previous post Jezidoj
Next post Glandage