Pernambukaj landinternaj arbaroj

La pernambukaj landinternaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Ĝi estas parto de la Atlantikaj arbaroj, tiuj ĉi estantaj samtempe biodiverseco-riĉaĵejo de Naturprotekto Internacie kaj tutmondaj 200-regiono.

Situo de la ekoregiono.

La ekoregiono troviĝas en orienta Brazilo inter la pernambukaj marbordaj arbaroj kaj la sekaj kaatingajarbedaroj de landinterna Brazilo.

. . . Pernambukaj landinternaj arbaroj . . .

La pernambukaj landinternaj arbaroj kovras areon de 22 700 kvadrataj kilometroj, etendante tra partoj de la subŝtatoj Paraibo, Pernambuko, kaj Alagoaso. Ili etendiĝas ekde Kurimataŭ-Rivero en la nordo ĝis la Sankta-Francisko-Rivero en la sudo. La pernambukaj landinternaj arbaroj troviĝas landinternaj rilate al la pernambukaj marbordaj arbaroj, etendante ekde sedimentaj altebenaĵoj proksime de la marbordo supren al la orientaj deklivoj de Borborema Altebenaĵo. En la norda parto de la ekoregiono, la landinternaj arbaroj situas proksime de la marbordo, ĵus malantaŭ la marbordaj mangrovoj de Rio Piranhas kaj la atlantik-marbordaj restingaoj.

La klimato estas tropika. La jarpluvo varias de 1 250 al 1 750 mm, kun seka sezono de oktobro al marto.

Arbarrezervejo de Pedra Talhada, Quebrangulo, Alagoaso.

La superrega arbartipo estas la kvar-etaĝa (emerĝa, kanopea, subetaĝa, kaj subarbaraĵa) atlantika kvazaŭ-decidua arbaro, kie emerĝaj arboj atingas ĝis 35 metrojn. Multaj arboj faligas siajn foliojn dum la seka sezono de oktobro al marto. Karakterizaj emerĝaj kaj kanopeaj arboj inkludas Astronium fraxinifolium (anakardiacoj), Enterolobium contortisiliquum (fabacoj), Cordia trichotoma (boragacoj), kaj Tabebuia chrysotricha (bignoniacoj). La pernambukaj landinternaj arbaroj gastigas la plej grandajn restantajn populaciojn de Brazil-arbo (Caesalphinia echinata).

La ekoregiono gastigas 343 da birdospecioj kaj 132 da mamulospecioj[1].

Multaj specioj estas endemiaj en la pernambukaj landinternaj kaj marbordaj arbaroj. La birdospecioj inkludas Hemitriccus mirandae (tiranedoj), anambeon de blanka flugilo(Xipholena atropurpurea), Tangara fastuosa (traŭpedoj), kaj flavvizaĝan kardelon(Carduelis yarrellii).

. . . Pernambukaj landinternaj arbaroj . . .

This article is issued from web site Wikipedia. The original article may be a bit shortened or modified. Some links may have been modified. The text is licensed under “Creative Commons – Attribution – Sharealike” [1] and some of the text can also be licensed under the terms of the “GNU Free Documentation License” [2]. Additional terms may apply for the media files. By using this site, you agree to our Legal pages . Web links: [1] [2]

. . . Pernambukaj landinternaj arbaroj . . .

Previous post Listo de franciaj estroj pri poŝto
Next post Izobutila oksalato