Hernán Cortés

Hernán CORTÉS[erNAN korTES], aliaj formoj de la nomo: Fernando Cortez, Hernando Cortés, Fernán Cortés kaj en Esperanto Korteso (naskiĝis en Medellín (Kastilio) 1485, mortis en Castilleja de la Cuesta (Kastilio) 1547) estis la konkerinto (conquistadorkonkistadoro) de Meksiko por la hispana monarĥio. Komence de la 16-a jarcento, li estris la ekspedicion kiu startigis la konkeron de Meksiko kaj la finon de la imperio de aztekoj, metante ĝin sub dominado de la Reĝlando Kastilio — kiu estis nomita Nova Hispanio —.

Hernán Cortés
Vicreĝo de Nova Hispanio
Persona informo
Hernán Cortés
Naskiĝo 1485
en Medellín,  Reĝlando de Kastilio
Morto 2-an de decembro1547 (1547-12-02)
en Castilleja de la Cuesta,  Reĝlando de Kastilio
Mortis pro disenterio pleŭrito[#]
Tombo Meksikurbo[#]
Lingvoj hispana [#]
Ŝtataneco Hispana Imperio Habsburga Hispanio Hispanio[#]
Alma mater Universitato de Salamanko[#]
Subskribo
Familio
Patro Martín Cortés de Monroy [#]
Patrino Doña Catalina Pizarro Altamarino [#]
Edz(in)o Catalina Juárez[#]
Amkunulo La Malinche Isabel Moctezuma[#]
Infanoj Leonor Cortés Moctezuma Martín Cortés Martín Cortés Zúñiga[#]
Profesio
Okupo esploristo guberniestro konkistadoro[#]
Laborkampo konkistadoro[#]
Aktiva dum 1504– [#]
 

Honorigoj

Honorigoj Ordeno de Sankta Jakobo[#]
En TTT Oficiala retejo[#]
[#] Fonto: Vikidatumoj

vdr

Li naskiĝis en la urbo Medellín, en la hispana regiono Ekstremaduro, en la eno de familio de malaltaj hidalgoj. Li decidis serĉi fortunon en la Nova Mondo veturante al la insulo Hispaniolo kaj Kubo, kie dum mallonge li estis urbestro de la dua urbo fondita de la hispanoj en tiu insulo. En 1519 li estis elektita kapitano de la tria ekspedicio al la kontinento, kiun li financis parte. Lia malamikeco kun la guberniestro de Kubo, Diego Velázquez de Cuéllar, rezultis en la finfina nuligo de la veturo, ordono kiun Korteso ignoris.

Alveninte al la kontinento, Korteso organizis sukcesan strategion alianciĝi kun difinitaj indianaj grupoj por venki super aliaj. Li ankaŭ uzis inter aliaj indianinon, nome doña Marina (la Malinĉe), kiu servis kiel interpretisto kaj kun kiu li havis filon. Kiam la guberniestro de Kubo sendis delegitojn por kapti Korteson, tiu kontraŭstaris ilin kaj venkis, samtempe li rekrutis la trupon kiu estis kaptonta lin kiel plifortigoj por sia ekspedicio. Korteso sendis kelkajn leterojn al la reĝo Karlo la 1-a cele al la akiro de agnosko de la sukceso de lia konkero anstataŭ esti punita pro sia ribelo. Finfine li ricevis la titolon de Markizo de la Valo de Oaĥako, sed la plej prestiĝa titolo de Vicreĝo estis donita al altranga aristokrato, mome Antonio de Mendoza y Pacheco. En 1541, Korteso revenis al Hispanio, kie li mortis ses jarojn poste, trista, malsana, malriĉa kaj apenaŭ agnoskita.

. . . Hernán Cortés . . .

Restaĵoj de la Domo de Korteso en Medellín.
Statuo de Korteso en Medellín, starigita sur la placo, kie iam estis la domo de la familio Korteso.

Li naskiĝis en Medellín (Hispanio) en 1485, kaj forpasis en Castilleja de la Cuesta, proksime al Sevilo, je la 2-a de decembro de 1547. Liaj gepatroj estis Martín Cortés kaj Catalina Pizarro Altamirano.

Li estis hidalgo (malsupera nobelo), studis en la Universitato de Salamanko, kaj estis iom instruita. Tamen, li lasis la studojn nur post du jaroj, kaj serĉis aventurojn, tiele li estis en Valladolid ĉe jurlaboristo, kie li lernis iom pri juro, sed absolute ne licenciĝis en universitato.[1] El patrina flanko li estis duonkuzo de Francisco Pizarro, kiu poste estos la konkerinto de la imperio de inkaoj (ne konfuzu kun alia Francisco Pizarro, kiu aliĝis al Korteso en la konkero de Meksiko).

Post kelkaj malsukcesoj ĉu por elŝipiĝi al Ameriko ĉu por partopreni en la militoj fare de Gonzalo Fernández de Córdoba en Italio, finfine, en la printempo de 1504, li enŝipiĝis direkte al la ĵus malkovrita nova kontinento Ameriko. Li vojaĝis al insulo Hispaniolo en 1504, kie li okupis burokratajn postenojn kaj setlis kiel kolono plantejisto. Tamen, li eble revenis al Hispanio, ĉar la 29an de aŭgusto 1506 lia patro pagis la koston de lia ŝipveturado al Santo Domingo per la ŝipo San Juan Bautista (Sankta Johano Baptista), propraĵo de Luis Fernández Alfaro.[2]

Poste li iris al Kubo kun guberniestro Diego Velázquez De Cuéllar en 1511, ĉe kies konkera kampanjo li partoprenis. Li iĝis urbestro de Santiago de Kubo, kvankam poste li estis enprizonigita fare de la guberniestro kaj akuzita je konspiro kontraŭa. Liberigita, li edziĝis al la bofratino de la propra Diego Velázquez, nome Catalina Suárez Marcaida. Fine de 1518 Velázquez taskis lin esplori la novajn terojn en Jukatano post du antaŭaj ekspedicioj fare de respektive Francisco Hernández de Córdoba kaj Juan de Grijalva. Li organizis ekspedicion de 600 homoj, kaj eliris el Santiago de Cuba en la 18-a de novembro de 1518 kaj el Kubo jam la 10-an de februaro 1519, rapide kaj subite ĉar Velázquez malfidis je li kaj Korteso klopodis eviti haltigon.

Ekspedicio de Hernán Cortés el Kubo al Tenoĉtitlano.

La ŝiparo konsistis el 11 ŝipoj, 518 infanteriaj soldatoj, 16 kavalerianoj, 13 pafistoj, 32 arbalestistoj, 110 maristoj kaj ĉirkaŭ 200 indianoj kaj negroj kiel helpistoj aŭ servistoj. Ili kunportis 32 ĉevalojn, 10 kanonojn el bronzo kaj 4 kanonetojn. La kapitanoj estis Alonso Hernández Portocarrero (al kiu li poste “donacos” la indianinon doña Marina), Alonso Dávila, Diego de Ordás, Francisco de Montejo, Francisco de Morla, Francisco de Saucedo, Juan de Escalante, Juan Velázquez de León (parenco de la guberniestro), Cristóbal de Olid, Gonzalo de Sandoval kaj Pedro de Alvarado. Multaj el tiuj estis veteranoj de la militoj de Italio. Ĉefa piloto estis Antón de Alaminos kun sperto el la du antaŭaj ekspedicioj nome de Francisco Hernández de Córdoba kaj Juan de Grijalva.

. . . Hernán Cortés . . .

This article is issued from web site Wikipedia. The original article may be a bit shortened or modified. Some links may have been modified. The text is licensed under “Creative Commons – Attribution – Sharealike” [1] and some of the text can also be licensed under the terms of the “GNU Free Documentation License” [2]. Additional terms may apply for the media files. By using this site, you agree to our Legal pages . Web links: [1] [2]

. . . Hernán Cortés . . .

Previous post Propila valerato
Next post Voděrady (distrikto Ústí nad Orlicí)