Gaspar Melchor de Jovellanos

Gaspar Melchor de Jovellanos [ĥobejAnos], baptita kiel Baltasar Melchor Gaspar María de Jove Llanos y Ramírez[1][2] (naskiĝis en Ĥiĥono la 5-an de januaro1744, mortis en Puerto de Vega, Navia la 27-an de novembro1811) estis hispanaverkisto, juristo kaj politikistoklerisma.

Gaspar Melchor de Jovellanos
Persona informo
Gaspar Melchor de Jovellanos
Naskonomo Gaspar Melchor de Jovellanos
Naskiĝo 5-an de januaro1744 (1744-01-05)
en Ĥiĥono
Morto 27-an de novembro1811 (1811-11-27) (67-jara)
en Puerto de Vega
Lingvoj astura hispana [#]
Loĝloko Museo Jovellanos [#]
Ŝtataneco Hispanio[#]
Alma mater University of Oviedo [#]
Familio
Gefratoj Xosefa Xovellanos [#]
Profesio
Okupo politikisto verkisto filozofo ekonomikisto aŭtoro advokato juristo[#]
Laborkampo ekonomiko[#]
 

Membrecoj

Membrecoj Real Academia Española[#]
[#] Fonto: Vikidatumoj

vdr

. . . Gaspar Melchor de Jovellanos . . .

Naskodomo de Jovellanos, kie nun estas la naskodoma muzeo.

Li naskiĝis en nobela familio de Ĥiĥono, kvankam neriĉa. Post unuaj studoj en Ĥiĥono, en 1757 li translokiĝis al Oviedo por studi Filozofion en ties universitato. En 1760, sub protekto de la loka episkopo, li eliris al Avilo por realigi ekleziajn studojn. En 1761 li gradiĝis eklezie en Osma (Sorio), kaj licenciĝis en la Universitato de Avilo en 1763. En 1764 li iris al la Universitato de Alkalao, por sekvi ekleziajn studojn, kaj gradiĝis denove. Tie li ekkonis estontajn kolegojn kiaj Cadalso kaj Campomanes.

Post licenciĝo li okupis postenon en 1767 de juristo en Sevilo kaj altiĝis je kategorio en 1774. En 1775 li estis unu de la fondintoj de la Sociedad Patriótica Sevillana, el kiu li estis sekretario pri artoj kaj metioj.

En 1778 sukcesis translokiĝi al Madrido, parte danke al helpo de la duko de Alba, kiun li estis traktinta en Sevilo. En Madrido li partoprenis en la babilrondo de la grafo Campomanes, tiam altranga akuzisto, kiu mendas al li distintajn laborojn de li ŝatitajn, rekonante en Jovellanos homon de ampleksa eduko kaj valoro por la ekonomia fako. En 1782 li ekformis parton de la komitato por fondi la ekonomian nacian institucion Banko de Sankta Karlo, antaŭulo de la Banko de Hispanio. Li estis membro de komerca fako de la Sociedad Económica Matritense kaj, ekde decembro de 1784, ties direktoro. Li verkis diversajn studojn pri ekonomio de Hispanio, inter kiuj elstaras la Informe sobre la Ley Agraria (raporto pri agrikultura leĝo) per kiu li defendas la liberigon de la grundo, laŭ la liberala pensaro, regulo pri kiu la tiamaj ŝtataj konsilistoj esperis reformi kaj modernigi la hispana agrikulturon.

Tute integrita en la madrida kultura vivo, li estis membro de la Reĝa Akademio de Historio (1779), de la Reĝa Akademio de Sankta Fernando (1780) kaj de la Real Academia Española (1781).

Tamen, la komenco de la Franca Revolucio paraliziĝis dum la reĝado de Karlo la 4-a la idearo de la kleristoj kaj apartigis el la publika vivo la majoritaton de la plej progresemaj pensuloj.

Post la elposteniĝo de lia amiko kaj eksministro Francisco de Cabarrús, Jovellanos deviĝis eliri el la ĉefurbo, ekziligita, kaj setlis en sia naskiĝurbo en 1790, kio li verkis Informe sobre espectáculos (raporto pri spektakloj) kiun mendis al li la Reĝa Akademio de Historio kaj veturis tra Asturio, Kantabrio kaj Eŭskio por ekkoni la situacion de la minoj de karbo kaj la eblojn pri ties konsumo. Jovellanos jam estis montrinta favora al la pligrandigo de ties produktado, por kio necesis liberigi la ekspluatadon de ties mineraloj. Post siaj priminaj veturadoj prezentis naŭ raportojn pri la rezultoj de sia misio kaj atingis liberaligon parte de la ekspluatado de karbo en 1793.

El 1790 al 1791 veturis foje al Salamanko por reformi la lernejojn de la Militordenoj. Kiel subdelegito pri vojoj en Asturio (1792) li klopodis akceli la konkludon de la laboroj por la ŝoseo al Kastilio (kiuj estis komencintaj en 1771), por finigi la izoligon de Ĥiĥono, sed manko de mono maleblis ties finigon.

Iniciate de Jovellanos oni kreis en 1794 la Reĝan Instituton Asturian pri Naŭtiko kaj Mineralogio en Ĥiĥono, kie li klopodis apliki la idearon de la Klerismo al la instrusistemo.

. . . Gaspar Melchor de Jovellanos . . .

This article is issued from web site Wikipedia. The original article may be a bit shortened or modified. Some links may have been modified. The text is licensed under “Creative Commons – Attribution – Sharealike” [1] and some of the text can also be licensed under the terms of the “GNU Free Documentation License” [2]. Additional terms may apply for the media files. By using this site, you agree to our Legal pages . Web links: [1] [2]

. . . Gaspar Melchor de Jovellanos . . .

Previous post Mýto pod Ďumbierom
Next post Distriktoj de Kantono Berno