
Distriktoj de Kantono Berno
Ĝis novembro 2009 la Kantono Berno konsistas ankoraŭ el la sekvantaj 26 distriktoj. Ek de la 1-a de januaro ĝi estas dividita en kvin adiminstraj regionoj, kiuj konsistas el entute 10 administraj distriktoj.
. . . Distriktoj de Kantono Berno . . .
La 24-an de decembro 2006 la popolo de Kantono Berno voĉdonis pri reformo de la malcentra kantona administrado, kiu antaŭvidas anstataŭi la hodiaŭajn 26 oficdistriktojn per kvin administraj regionoj kaj dek administraj distriktoj. La kvin regionoj estos Berna Ĵuraso, Seeland (kun la distriktoj Bielo kaj Seeland), Berno-Mezlando, Oberlando (kun la distriktoj Thun, Supra-Simme-Valo-Saanen, Frutigen-Suba-Simme-Valo kaj Interlaken-Oberhasli) kaj Emmental-Oberaargau (kun la distriktoj Emme-Valo kaj Oberaargau).
Jen la administraj regionoj kaj distriktoj ek de la 1-a de januaro 2010:
Administra regiono | Administra distrikto | Loĝantaro | Areo en km² |
Sidejo de la prefektejo | Nombro de komunumoj |
---|---|---|---|---|---|
Berna Ĵuraso | Berna Ĵuraso | 51’450 | 541.0 | Courtelary | 49 |
Berno-Mezlando | Berno-Mezlando | 379’669 | 946.9 | Ostermundigen | 100 |
Emme-Valo-Supra Argovio | Emme-Valo | 91’966 | 697.7 | Langnau en Emme-Valo | 42 |
Emme-Valo-Supra Argovio | Supra Argovio | 75’736 | 353.7 | Wangen ĉe Aro | 51 |
Oberlando | Frutigen-Suba Simme-Valo | 39’030 | 773.8 | Frutigen | 13 |
Oberlando | Interlaken-Oberhasli | 46’062 | 1231.5 | Interlaken | 29 |
Oberlando | Supra Simme-Valo-Saanen | 16’579 | 575.0 | Saanen | 7 |
Oberlando | Thun | 100’947 | 322.1 | Thun | 35 |
Seeland | Bielo | 89’813 | 97.9 | Nidau | 20 |
Seeland | Seeland | 65’792 | 334.7 | Aarberg | 46 |
Totale (5) | Totale (10) | 957’044 | 5874.3 | 392 |
. . . Distriktoj de Kantono Berno . . .
. . . Distriktoj de Kantono Berno . . .
More Stories
Karbona neŭtraleco
Emisioneŭtraleco de Karbon (aŭ nulaj netaj emisioj) rilatas al atingado de nulaj netaj emisioj de karbondioksido. Neŭtraleco povas esti atingita...
90453 Shawnphillips
90453 Shawnphillips estas asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 6-an de februaro 2004 de la usonaamatoraastronomoMichael Schwartz kaj de la...
124114 Bergersen
124114 Bergersen estas malgranda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, proksima de la orbita resonanco 1:3 kun Marso.124114 BergersenasteroidoOficiala...
Martin Eden
Martin Eden estas romano skribita fare de Jack London kaj publikigita laŭ partoj inter septembro 1908 kaj septembro 1909 kaj...