
Büren (distrikto)
La distrikto Büren estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 22275 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma urbo Büren ĉe Aro.
Ek de la 1-a de januaro 2010 la komunumoj Lengau, Meinisberg kaj Pieterlen apartenas al la administra distrikto Bielo, dum la ceteraj 11 komunumoj estis integritaj al la administra distrikto Seeland.
. . . Büren (distrikto) . . .
La distrikto Büren situas ĉe la bordo de la rivero Aro inter la montoĉeno Bucheggberg en sudoriento kaj la Ĵurasa montaro en nordokcidento, en la nordokcidento de la Kantono Berno kaj estas de tri flankoj ĉirkaŭigita de la Kantono Soloturno.
La distrikto Büren limas en nordokcidento al la distrikto Courtelary, en nordo al la distrikto Lebern (Kantono Soloturno), en oriento al la distrikto Bucheggberg (Kantono Soloturno), en sudoriento al la distrikto Fraubrunnen, en sudo al la distrikto Aarberg, en sudokcidento al la distrikto Nidau, kaj en okcidento al la distrikto Bielo.
Tra la distrikto Büren pasas la svisa aŭtovojo A5 de Soloturno al Bielo kaj paralele al ĝi grava orient-okcidenta trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Romanshorn tra Zuriko, Bielo, Yverdon al Laŭzano kaj Ĝenevo.
En mezepoko la regiono ĉirkaŭ la urbeto Büren estis nobela senjorujo. En la jaro 1388 la senjorujo fariĝis bernavoktejo, kiu ekzistis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. En 1803 la iama voktejo fariĝis ĉefdistrikto kaj ek de 1831 distrikto de Kantono Berno. Per la administra reformo de Kantono Berno la distrikto Büren ĉesis ekzisti la 31-an de decembro 2010 kaj ĝiaj komunumoj estis atribuitaj al la novaj administraj distriktoj Bielo kaj Seeland.
. . . Büren (distrikto) . . .